Mia unua esperanta renkontiĝo

  1. Ngoại ngữ

Ĉi-jare, 2018, en NASK, t.e. la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, mi partoprenis. Mi simple volus rakonti iomete pri tiu unika sperto.

Unue, priskibos mi mian interrilaton kun Esperanto antaŭ la okazaĵo. Mi neniam antaŭe vid-al-vide kun esperantistoj renkontiĝis . Plue, dum longa tempo tute ne uzis mi Esperanton. Iam mi eĉ trovis ĝin sensenca lingvo. Diris mi al mi mem, ke oni ja povus utiligi tiom da tempo por dediĉi al aliaj pli seriozaj aferoj en la vivo. Mi volis kabei.

Iutage mi renkontis filmeton ĉe Fejsbuk’ pri stipendio, kiu celas helpi esperantistojn aliĝi al NASK. Mi ĉiam estis sen kroma mono, tial aliĝi al tia evento neniam estus en mia menso. Tamen mi kandidatiĝis, sed sen atendi esti elektita. Baldaŭ, mi ricevis retpoŝton dirante, ke mi estis elektita kiel stipendio-ricevanto. Mi estis vere surprizita kaj feliĉa. Samtempe mi estis nervoza, ĉar mi ne uzis Esperanton jam de sufiĉe longa tempo. Jen kion mi skribis ĉe Fejsbuk’, pensante pri revivigo de mia intereso pri Esperanto:

Sense títol

Venis la tago kaj mi direktiĝis al Norda Karolino. Estis la unua fojo, ke mi veturis sole per aviadilo. Ankaŭ estis la unua fojo, ke mi vojaĝis ekster Teksaso ekde kiam al Usono mi alvenis.

Mi min nervoza sed senzorga sentis alveninte al la Universitato de William Peace. La kampuso havis pacan (ne vortludite!) kaj trankviligan etoson. Tial dekomence mi sciis, ke ĉio irus bone. Mi ne eraris.

Ĉiutage mi havis kursojn de Esperanto kun mirindaj instruistoj. Katalin Kováts estis la instruisto de mia nivelo. Ŝi havis bonegajn pedagogiajn kapablojn; plue, ŝi mem estas poligloto. Post klashoroj, estis multaj amuzaj agadoj por ĉiuj. Kaj en la klaso kaj ekster la klasĉambro, ni laŭsupoze parolis Esperanton. Mi ne multe parolis la unuan tagon, poste tio mi komencis senti la lingvon, ĝi fariĝis iom post iom pli natura por mi.

Mi amikiĝis kun du mojosaj uloj: Will kaj Juan. Ili ambaŭ ĝuegas lerni lingvojn. Ni kune eliris ĉiutage. Aliflanke, tablotenison ludis ni multege. Se vi konas min, vi certe scias, ke mi amas tablotenison.

Jen ni
Jen ludĉambro

Cetere, ni tie promenadis ĉirkaŭ la urbo Raleigh, vizitante parkojn kaj muzeojn.

Mi ankaŭ ekkonis, ke ili okazigis ekzamenajn sesiojn de KER, t.e. Komuna Eŭropa Referenckadro, por tiuj, kiuj volus akiri atestilon pri Esperanto. Mi certe certis, ke mi ne prete pretus por ĝi. Tamen, Katalin min kuraĝigis ekzameniĝi. Ŝi eĉ volis finance helpi tiujn, kiuj ne havis sufiĉe da mono. Ekzameniĝi do mi decidis. 

Baldaŭ, mi ricevis bonan novaĵon, ke mi trapasis la ekzamenon de nivelo C1

Mi fieras pri mia rezulto de la skrib-sinesprima parto!

Ĝenerale, ĝi estis mirinda sperto. Mia intereso pri la lingvo reviviĝis. Nun mi metos Esperanton ankaŭ en mian Curriculum Vitae. Mi amikiĝis kun interesaj personoj. Mi havis bonajn promenadojn. Mi ĝuis amuzajn ludojn. Mi anticipis malmulte, sed akiris mi pli ol sufiĉe da bonaĵoj. 

Al ĉiuj organizantoj kaj partoprenantoj kore mi dankegas! 

NASK 2018: Jen ni ĉiuj!
Từ khóa: 

esperanto

,

quoc te ngu

,

quốc tế ngữ

,

trải nghiệm

,

ngôn ngữ

,

ngoại ngữ

Bài viết từ 2018 nhưng mới chia sẻ qua bên này nên mới phát hiện có chỗ "năm nay" là không đúng.

Đường dẫn đến bài gốc bên Wordpress

https://nguyendinhduythien.wordpress.com/2018/08/13/mia-unua-esperanta-renkontigo/

Trả lời

Bài viết từ 2018 nhưng mới chia sẻ qua bên này nên mới phát hiện có chỗ "năm nay" là không đúng.

Đường dẫn đến bài gốc bên Wordpress

https://nguyendinhduythien.wordpress.com/2018/08/13/mia-unua-esperanta-renkontigo/