La libervola deziro senigxu je ia ajn truddevigo
Mi finfine elektis novan univerzitan karieron. Daŭre hantis min la deziro fari tion delonge. Finfine mi kuraĝis. Kaj nun mi feliĉas.
En la urbeteto kie mi naskiĝis kaj loĝis dum dekok jaroj, edukistoj kaj gepatroj konsideremas naturajn sciencojn preskaŭ ĉiam la plej bonaj studkampoj (Eble ankaŭ en la vjetnama kulturo ĝenerale). Oftege la lernantoj do de juna aĝo jam deviĝas forlasi aliajn aŭtentajn interesojn siajn por esti “muldigitaj”. Tradiciaj familioj ne toleras ribelulojn. Tial, mi neniam havis la kuraĝon esplori aliajn studkampojn, kiuj interesis min.
Kvankam mi kontinuas mian studadon en alia lando, mi daŭre vivis sub la timo al la nekonata, estinte instruita plenumi la dezirojn de aliaj. Mi do devigis min mem elekti kaj studi la karieron inĝenierian. Post mallonga tempo, la tuta materialo min enuigis. Kvankam mi preskaŭ ĉiam sukcesis kun la maksimumaj poentoj en ĉiuj kursoj, mi sciis, ke tiun karieron mi baldaŭ devos forlasi pro la senduba manko je vera pasio.
Kion mi serĉadis? Monon? Ne, mi nur volas esti feliĉa.
La muldilon mi decidis rompi. Mi kuraĝis kaj ŝanĝis la karieron. Sekve, mi komencis senti denove la ĝuon de la studado. Tio sufiĉas. Mi ĝojegas, ke nun miaj patroj subtenas min tutkore.
Reen al la rakonto pri mia urbeto: Oni ne vere povas respondi al la demando, “ĉu la regiono do kreskiĝos pli moderna kaj riĉa”, pro la fakto, ke tio dependas de multege da aliaj faktoroj. Sed ĉu almenaŭ troviĝeblas la pozitivaj produktoj de tiom da muldado? Nek scias mi. Sed mi certas, ke ĉiuj studkampoj estas egale bonaj. Ĉesus ekzisti la ekvilibro en la socio, se neniu bonvolus esti pordisto, aŭ ŝoforisto, aŭ instruisto, ktp.
Ĉiu homo estu libera elekti sian vojon en la vivo.
Phan Đức Dũng