La helpoj, kiuj malhelpas
Kiam mi estis knabeto, proksimume 4a aĝjare, mi komencis rimarki, ke mi amis desegni, ke mi povis desegni “bone”. “Bone” estas la ekzakta vorto, kiun uzis aliaj homoj parolante de mi. Fakte, tute ne gravis al mi ĉu bone aŭ malbone mi povis desegni. Mi estis knabo, kiu simple amis desegni la aĵojn kiujn havis mi el mia imagpovo. Mi simple amis ĝin. Mi ankoraŭ amas ĝin kaj mi certas, ke tiu amo ne mortos estontece. Bone, almenaŭ tion mi kredas. Multaj homoj, kiuj min konas, ankaŭ kredis tion. Do, ili provis helpi min “plibonigi” mian povon. Kvankam mi ilin vere dankas pro la bonvolo, nun pensas mi, ke granda parto de ilia helpo, estis malhelpo. Mi konkludas, ke en la atingado de kelkaj kapabloj, inkludante la desegnado, necesas, ke aliaj homoj lasu la lernanton havi sian tempon por esplori, eksperimenti kaj ekzerci per kaj sia menso kaj sia korpo. (En la kazo de la desegnado, mense kaj mane…¿aŭ piede? kiu scias!?). Kvankam bonas instrui iomete, necesas, ke la instruisto ne devigu la lernanton sekvi ĉiame kaj tro proksime la modelojn donitajn.
Tie ĉi, mi nur parolos pri la lernado de desegni. Ĉar mi mem spertis ĝin.
Unue, mi volus doni al miaj gepatroj miajn elkorajn dankojn pro ilia materiala kaj morala subteno. Sed, la plej bona afero, kiun mi ricevis, estis la tempo por desegni. Tio certege helpis min multe. Fakte, tio estas la minimuno, kion mi bezonas por ajna lernado. Tio sufiĉas por mi. Aliaj aĵoj helpas, sed tio povas esti sufiĉa.
Tamen, tiun, kiun mi ricevis multe estas detalajn instruadojn. Ili donis al mi paŝo-post-paŝan gvidon, esperante ke mi iom post iom lernu kiel desegni multajn aĵojn.
Alivorte, ili muldis min. La produktaĵoj, kiun ili volis ke mi havu, estis la muldaĵoj. Ilia instruado, aŭ la stilo, kiun ili volis ke mi havu desegne, estis la muldilo.
En mia kazo, la “muldiloj” simple estis la simpligitaj versioj de la aĵoj, kiujn mi volis desegni. Kun la elkora instruado kaj la donitaj “facila-por-sekvi-aj muldiloj”, mia kapablo pliboniĝis.
Malgraŭ tio, tio sole okazis laŭ ilia opinio. Iom post iom, tiaj muldaĵoj iĝis modeloj, kiuj gvidis min kiel percepti la estetikon de ajna desegnaĵo/pentraĵo. Dum longa tempo mi sekvis tiajn modelojn. Kvankam tiuj modeloj iom-post-iome evoluis, mia kreemo estis haltigita. Kaj kvankam tiaj evoluitaj modeloj ja povis sufiĉe plaĉi kaj al la homoj kiuj neprofesie desegnas/pentras, kaj al la spektantoj, mia kreemo estis mal-evoluita.
Nun mi mem rimarkas tion. Do mi decidis rompi la muldiloj. Kvankam sekvi la muldilojn ebligis min desegni pli rapide kaj sen-streĉe, malfacilas, ke mi povu kreskigi mian “repertuaron”.
Kion ni devus fari laŭ mia opinio? Kuraĝigu niajn karajn geknabojn por plua esploro. Anstataŭ: “Desegnu la arbon ĉi-tiele” demonstrante kiel fari ĝin; ni povus diri: “Desegnu la arbon laŭvole. Kiel ĝin vidas vi, tiel ĝin desegnu vi”. Tio simple estas mia modesta sugesto. Certe ekzistas multaj aliaj bonaj manieroj por helpi ilin.
Kion mi pensas do pri la stilo de, ekzemple, animaciaĵoj? Mi ne mallaŭdas tiajn prezentaĵojn de aĵoj. Tiaj stiloj havas siajn proprajn karakterizaĵojn. Mi ne devigas, ke la bonaj stiloj de arto devu esti realismo. Mia starpunkto estas, ke en la lernado de tiaj kapabloj (kiel desegni, ekzemple), la lernanto efektive ne bezonas muldilojn (malgraŭ ke li/ŝi insiste pensas, ke jes).
Kaj vi, karaj gelegantoj? Kion vi pensas? Ĉu tiaj muldiloj reale helpas? Kion ni povas fari por instrui niajn filojn desegni/pentri pli bone? Konstruaj kritikoj kaj komentoj estas varme bonvenitaj!